Ben's Logarion ☪

topics:
Esperanto
id:
6b456c95-b844-4868-af1b-ff6d7b6d8a0a

Taghikio - Lando Montara

En Meza Azio

Firdaŭs Ŝukurov

Taĝikio troviĝas en la centro de Meza Azio. Post la disfalo de Sovetio ĝi fariĝis sendependa la 9-an de septembro 1991 kaj eniris la Unuecon de sendependaj ŝtatoj (USŜ). Ĝi havas ĉ. 6.1 mln da loĝantoj. Taĝikio situas inter 36 grad 40' kaj 41 grad 05' de norda latitudo kaj inter 67 grad 31' kaj 75 grad 14' de orienta longitudo. Tio estas la latitudoj de Grekio kaj Hispanio. La teritorio etendiĝas de okcidento al oriento je 700 km kaj de nordo al sudo je 350 km. La tuta limo estas 3000 km longa. Taĝikio limas kun jenaj landoj: de la suda flanko kun Afganio (1030 km), de la orienta flanko kun Ĉinio (430km), de la norda flanko - kun Kirgizio, kaj de la okcidenta - kun Uzbekio. Nur mallarĝa teritorio de Afganio apartigas ĝin de Pakistano. La tuta teritorio de Taĝikio egalas al 143100 kv. km. kaj plejparte konsistas el tre altaj montaroj kun eternaj neĝo kaj glacio sur iliaj pintoj. Ĉi tie troviĝas kvar pintoj kies alteco estas pli ol 7000 m super la mara nivelo. La plej alta (7495) dum 30 jaroj havis nomon de Stalin kaj poste nomiĝis "Pinto de komunismo". Nun ĝi havas nomon de la fondinto de la unua taĝika ŝtato antaŭ 1100 jaroj tiu de Ismoil Somoni. La montaroj okupas 93% de la tuta teritorio, la restintaj estas altebenaĵoj. Duono de la teritorio havas altitudon pli ol 3000 m smn. En montaro ne ekzistas vulkanoj, sed tre ofte okazas tertremoj. Taĝikio troviĝas en regiono de tre intensivaj sismologiaj procezoj. En la sama tempo oni povas trovi ĉi tie ĉiujn sezonojn de la jaro. Ekzemple, kiam somero venas al la sudaj regionoj, en Duŝanbe ankoraŭ estas printempo, kaj en multaj partoj de Pamiro (orienta Taĝikio) estas vintro. La lando estas distranĉita per fadenoj de riveroj kaj rondetoj de lagoj kun purega akvo. La tuta Meza Azio uzas akvon kiu estas kumulita en la montaroj de Taĝikio. La montoj estas tre riĉaj je ercoj kaj mineraloj. Estas trovitaj ĉi tie: ŝtona karbo (ĉirkaŭ 4 miliardoj da tunoj), bruna karbo, skistoj, nafto, gazo, fero, volframo, hidrargo, stano, kupro, molibdeno, oro, aluminiaj kaj aliaj ercoj. Taĝikio estas lando de pitoreskaj valoj kaj ankaŭ grandega regiono de glaciiĝo. Proksimume 9000 kv. km. de la tuta teritorio estas kovrita per glacio. Sep glaciejoj estas pli ol 20 km longa. La plej longa glaciejo havas nomon de naturesploristo Fedĉenko A.P. kaj estas 75 km longa. La tuta areo de glaciejoj egalas al 1500 kv. km. La tuta kapacito de ĉiuj glacioj egalas proksimume al 90 kub. km. En Taĝikio komenciĝas kaj plej parte fluas preskaŭ ĉiuj mezaziaj riveroj. La plej grandaj el ili estas Sir-darja (2684 km), Amu-darja (2315 km), Vahŝo (643 km) kaj Zeravŝano (640 km). Pro tio Taĝikio estas tre riĉa je akvorimedoj. En Taĝikio troviĝas multe da pitoreskaj lagoj. Ilia tuta surfaco egalas al 1000 kv. km., kio prezentas ĉirkaŭ 1% de la tuta teritorio. Multaj el ili havas altitudon pli ol 3500 m. La plej altaj estas Ĉapdara (4530 m), Turumtajkul (4210 m), Zorkul (4120 m), Karakul (3910m).

Tro diversgrada reliefo kaj pejzaĝo, multspecaj klimataj zonoj ebligas tre riĉan faŭnon sur la relative eta teritorio. Taĝikio, havanta altajn montojn, profundajn montfendejojn kaj fekundajn valojn, ĉiam estis rifuĝejo por multe da reliktaj specoj de faŭno kaj flaŭro. En Taĝikio trovas sin 81 specoj de mamuloj, 365 specoj de birdoj, 49 specoj de rampuloj (reptilioj) kaj pli ol 10000 specoj de senvertebruloj. La faŭno de montaro estas pli riĉa ol tiu de valoj. Bona klimato, riĉaj herbejoj kaj arbaroj, eblecoj bone kaŝi sin inter ŝtonoj kaj arbustoj, donas bonajn kondiĉojn por bestoj kaj birdoj. El mamuloj troviĝas ĉi tie: arbara muso, turkestana rato, ŝtona mustelo, melo, neĝmustelo, ermeno, urso, lupo, vulpo, porko kaj aliaj. El birdoj ĉi tie troviĝas ŝtona perdriko, pigo, oriolo, gufo, vulturo, fazano, korvo, korniko kaj aliaj. Sur altaj montoj loĝas neĝa pantero, monta kapro, kapreolo, muflono, korna kapro. Pro la diversaj klimataj kondiĉoj ankaŭ la flaŭro de Taĝikio estas tre riĉa. Oni povas trovi ĉi tie pli ol 5 mil da plantoj. El grandfoliaj arboj ĉi tie kreskas turkestanaj platano kaj acero, juglando, betulo, diversaj specoj de poplo. En ĝangaloj kreskas sovaĝaj specoj de pom-, pir-, ĉeriz- kaj pistakarboj. En ĝardenoj multas persimonkaj granatarboj. ĉie volviĝas vitoj de multspecaj vinberoj. Pli alte en montaro oni povas trafi arbarojn el sabinoj kaj juniperoj. ĉi arboj kreskas en alteco ĝis 3000 m. smn. La aero en la arbaroj estas tre saniga, ĉar estas plena de fitoncidoj kiujn donas etera oleo de la pingloj. Ĉi tie - en arbaroj, stepoj kaj dezertoj multas diversspecaj arbustoj: eglanterio, hipofeo, etedro, migdalo, barbariso, tamarisko, purpurujo, diversaj specoj de ribujo kaj aliaj.

Oni komencis pristudi la geografion kaj naturajn ricxaĝojn de la regiono meze de la 19-a jarcento. La unua ekspedicio de 1841 estis nomata Buharaa , kies anoj s-roj Leman kaj Bogoslovskij la unuan fojon vizitis Zeravŝanan valon, atinginte lagon Iskanderkul. Ĉi ekspedicion sekvis aliaj pli grandaj: en 1871 gvidita de geografiisto-esploristo A.P. Fedĉenko, en 1877-78 - de Severcov. En 1903 esploristo N.A.Korĵenevskij komencis pristudi Pamiron. En 1916 mondfama sciencisto-genetikisto N.I.Vavilov vizitis Pamiron por trovi kaj studi diversajn originajn specojn de greno. En la tridekaj jaroj Akademio de sciencoj de Sovetio organizis grandan Taĝikan ekspedicion sur kies bazo estis fondita Taĝikia filio de la Tutunia Akademio de sciencoj, kaj en 1951 ĝi estis reorganizita al la Akademio de sciencoj de Taĝikio. La Akademio nun havas dudekon da institutoj kiuj faras esplorojn en diversaj branĉoj de la scienco.

Montoj kaj valoj de Taĝikio estis menciitaj jam en antikvaj kompilfontoj. En la griza pasinteco la teritorio de nuntempa Taĝiko nomiĝis Sogdio. Pri ĝi estas informoj en la Sankta libro de Zoroastrismo - Avesto (la 1-a duono de la 1-a jarmilo a.K.). Pri Sogdio rakontas al ni verkoj de antikvaj historiistoj - Herodoto, Eratosfeno, Plinio, Ptolomeo, ĉinaj vojaĝintoj Ĉĵan-Cjan kaj Suan-Czjan, komercisto el Venecio Marko Polo, kiu vojaĝis tra Pamiro en 1273. Ankaŭ multon oni povas trovi en la verkoj de rusaj, anglaj kaj italaj aŭtoroj de la 17-18 jarcentoj.

Ekde la antikveco ĝis la nunaj tagoj tra la tuta historio de Taĝikio trenas sin seninterŝira ĉeno de gentaj, rasaj kaj naciaj konfliktoj. En la 4-a jarcento a.K. la teritorion invadis soldatoj de mondfama konkerinto Aleksandro la Granda. Konkerinte ĉefajn urbojn de la lando, li, tamen, ne sukcesis subigi kaj sklavigi la tutan popolon, kiu arde batalis kontraŭ fremda armeo. Kelkajn signojn de la iamaj vizitintoj oni povas trovi eĉ hodiaŭ: unu el la plej belaj lagoj � perlo de la Fanaj montoj - havas nomon Iskanderkul (Lago de Aleksandro). Nuntempe la loĝantoj de nur kelkaj malgrandaj vilaĝoj parolas la sogdan lingvon kaj apartenas al la antaŭislama religio - la religio de fajradorantoj. La nuna taĝika lingvo estas persdevena kaj antaŭ kelkaj jarcentoj estis identa kun la persa kaj dariafgana.

En la oka jarcento p.K. la araboj, post plensukcesa konkero de Irano (tiam Persio), venis al Meza Azio alportante novan religion islamon kaj tute novan politikon. La araboj faris tion tute facile ĉar la tuta teritorio konsistis el diversaj malgrandaj ŝtatoj-urboj, kiuj pro diversaj kialoj, plej ofte pro la interesoj de la riĉaj bienuloj, militadis unu kontraŭ la alia. La araboj enradikigis ĉie la islaman religion, ĉar la religio estis la bazo de la mondpercepto kaj helpis regi malriĉan popolon. La plej grava dogmo konstatis, ke la vivo sur la tero estas nur momenta. La ĉefa vivo estos en la paradizo. Nur tiuj, kiuj ĉiam obeas la leĝojn povas eniri la paradizon. Estis tute simple kaj klare. Kiu ne povis kompreni simplaĵon estis prizonigita kaj baldaŭ la korpo perdis sian kapon.

Tio daŭris dum 4 jarcentoj ĝis kiam la teritorion inter du grandaj riveroj Amudarja kaj Sirdarja invadis la mongoloj kaj tataroj. Ili estis gvidataj de fama sovaĝulo Ĉingishano. Ili estis interesitaj nur pri la riĉaĵoj de la regiono kaj ne altrudis siajn lingvon kaj religion, kvankam apud la urbo Kurgon-tepa arkeologoj elfosis 10 metran figuron de Budao. La mongoloj konkeris tre grandan areon kaj estis tute kontentaj pri la impostoj kiujn ili rikoltis de la loĝantaro. Tio daŭris ĉirkaŭ 2 jarcentoj ĝis kiam la filoj kaj nepoj de Ĉingishano ne plu kapablis regi tiun grandegan imperion. En la fino de la 15-a jarcento ĝi disfalis. Denove aperis multe da malgrandaj ŝtatoj-urboj regataj de emiroj kaj hanoj. Aperis novaj dinastioj de lokaj regintoj - filoj, nepoj kaj parencoj de fama konkerinto Timurlamulo.

Tio daŭris ĝis la fino de la 19-a jarcento, kiam du grandaj kapitalismaj ŝtatoj Rusio kaj Britio komencis interesiĝi pri la regiono. Britio regis en Hindio kaj volis regi ankaŭ en Afganistano. Rusio, timante tion, komencis okupi teritorion sude de okcidenta Siberio. Dum mallonga periodo la tuta teritorio de la nuntempa Kazahio, Kirgizio, Uzbekio kaj Turkmenio estis konkerita de la cara armeo kaj estis fonditaj novaj gubernioj kie regis generaloj de la cara reĝimo. En la 70 jaroj de la 19-a jarcento la tuta teritorio de Meza Azio, krom la teritorio de tiel nomata Orienta Buharao, estis konektita al Rusio. Orienta Buharao konsistis el Buharaa distrikto kaj nuntempa Taĝikio sen Huĝanta distrikto kaj Samarkando.

En la komenco de la 20-a jarcento por bona evoluo de kapitalismo en Rusio multon helpis landoj de Meza Azio per agrikulturaj produktoj plejparte per malmultekosta kotono kaj aliaj krudmaterialoj. Meza Azio komencis ŝanĝi la feodalismajn ekonomiajn rilatojn al la novaj kapitalismaj. Por transporti varojn estis rapide konstruitaj la unuaj fervojoj kiuj funkcias ĝis hodiaŭ. En tiu evoluo Orienta Buharao malfruis je 60 jaroj. En 1920 ĝi estis konkerita per la fortoj de Soveta Ruĝa armeo. Tiam estis fondida Buharaa aŭtonoma respubliko kun administra centro en Duŝanbe. Taĝikio kiel ŝtato en sia nuna formo estis fondita en 1924 kiel aŭtonoma respubliko surbaze de la duona parto de Buharaa respubliko. La restinta parto estis aldonita al Turkestana respubliko.

En 1929, la 16-an de oktobro estis fondita Taĝikia soveta socialisma respubliko. La tiama sovetia registaro dividis la teritorion tute fuŝe.Pro tio parto de la taĝika popolo ĝis nun malkontentas pri tio. Dum la soveta periodo Taĝikio multe progresis. Estis realigitaj ankaŭ sociaj bonaj ŝanĝoj, nekredeblaj laŭ sia skalo. Tio tute ŝanĝis la spiriton de la popolo, kiu estis eliranta el la malklereco. Antaŭ la revolucio el 200 taĝikoj nur unu scipovis legi kaj skribi. La virinoj ne havis rajton lerni. Hodiaŭ Taĝikio estas lando sen analfabeteco. Estis funkciigitaj dekoj da institutoj kaj universitatoj por studado. Duono el la studentoj estas knabinoj. Fama taĝika verkisto A.Dehoti iam bone respondis al fremdlanda gasto, kiu demandis pri klerigado en la respubliko. Antaŭ revolucio en la vilaĝo, kie loĝis Dehoti nur la islama pastro (mulao) povis legi. Sed nun, kiam li denove vizitis sian naskiĝlokon, li vidis, ke la mulao estis la plej malklera homo. Indas mencii, ke en ĉi kampanjo gravegan rolon plenumis la rusa lingvo - lingvo de amikeco inter la sovetiaj popoloj, kiu malfermis la vojon al spiritaj riĉaĵoj de aliaj popoloj. La tuta viva ordo estis saturita per internaciisma spirito. Miloj da homoj el Taĝikio estis oficvojaĝigita al Rusio kaj aliaj respublikoj por ricevi sperton, scion kaj majstrecon. Jam en 1921 Rusio ekspedis al Orienta Buharao lignaĵon, vitron, karbonon, nafton, teksaĵon, diversajn maŝinojn ktp. En la sama jaro pli ol 500 infanoj el malsatanta Baŝkirio trovis orfejon kaj bonan prizorgadon en Taĝikio.

Antaŭ la soveta periodo la lando tute ne havis industrion. Post la disfalo de Sovetio Taĝikio havis pli ol 400 industriajn entreprenojn, kiuj produktis neferajn metalojn, mineralajn sterkojn, agrikulturajn maŝinojn, fridujojn, porcelanon kaj centojn da aliaj valoraĵoj. Oni rajtas diri, ke en la industrio ĉio estis komencita de nulo. Sen elektropovo ne eblis konstrui ion ajn. Taĝikio, pro tute speciala monteca karaktero havas grandegan rezervon de energio kion oni povas havigi al si konstruante akvoelektrostaciojn. La unua stacio estis konstruita dum la tridekaj jaroj apud Duŝanbe. Uzante la povon de tiu stacio oni komencis konstrui fabrikojn kaj uzinojn. En la jaro 1978 estis finkonstruita la plej granda elektrostacio en tuta Meza Azio sur la rivero Vahŝo; apud la urbo Norak. La digo de la stacio estas pli ol 300m alta. Pere de speciala reto da kanaloj kaj tuneloj oni sukcesis konduki akvon al artefaritaj lagoj kaj sekaj kampoj. En Taĝikio oni havas neordinaran senton al akvo. La popola proverbo diras: "Kie estas akvo - tie estas vivo". Nun la iama dezerto - Vahŝa valo, fariĝis perlero de la lando. Tie oni nun plantas citrusajn fruktojn kaj la plej bonan specon de kotono.

Preskaŭ ĉio estis nova por la popolo kaj por la respubliko. En tiu periodo multe da rusoj kaj rusparolantoj venis al Taĝikio, parte por organizi ekonomian infrastrukturon, parte por plenumi ideologiajn taskojn. Ĉiuj aŭtovojoj estis konstruitaj inter 30-60 jaroj. Por la montara lando tio signifas neimageble multe. La atingaĵoj en diversaj sferoj de la ekonomia kaj socia vivo okulfrape pruvas, ke dum kelkaj jardekoj pasis tuta epoko. Tio estas avantaĝo de la socialisma sistemo. Tamen malfacilas diri kion oni estus atinginta se oni estus havinta kapitalisman sistemon de disvolviĝo. Oni ja ne povas ripeti la eksperimenton.

En la 70-aj jaroj klariĝis, ke la komunisma sistemo kaj ideologio bremsas pluan evoluon kaj progreson. La regado el la centro kaj la centrala distribuado, ŝtatproprigo de ĉio malpermesis fari ĝustatempajn ŝanĝojn en la ekonomio. Tiamaniere la tuta Sovetio falis en stagnadon. La disfalo de Sovetio metis la lastan punkton. Obeo al la centro finiĝis kaj la popoloj komencis kulpigi unu la aliajn. Ĉiuj ligoj disŝiriĝis. Uzinoj kaj fabrikoj ĉesis funkcii.

Tio kaŭzis la kreskon de malkontenteco de laboruloj kaj kamparanoj. Ĉiuj serĉis kulpintojn. Ofte oni kulpigis la rusojn, kiuj mem ne komprenis la kialojn. Plej malbone rezultis la liberigado de la prezoj. Sur tiu grundo komencis aperi kaj kreski diversaj movadoj kaj popolaj frontoj. En Taĝikio aperis kvar movadoj, kiuj komencis batali kontraŭ komunista registaro. La plej forta kaj multmembra estis la islama movado. Ili sukcesis organizi kelkajn kunvenojn longdaŭrajn. Kelkaj el iliaj postuloj estis plenumitaj, unu el kiuj estis la organizado de tutlanda baloto por elekti novan prezidenton. La prezidento estis elektita, sed denove el la komunista medio. Tio tute malkontentigis la demokratiajn movadojn. De novembro 1991 ĝis februaro 1992 la vivo de la popolo fariĝis tre malfacila, pro perdo de laboro kaj nericevo de salajro.

En marto 1992 la islamanoj kaj demokratoj organizis novan kunvenon, kiu daŭris dum du monatoj. Rezulte multe el iliaj postuloj estis plenumitaj. Ili ricevis la trionon de la seĝoj en la registaro. Ĉi tie necesas aldoni, ke en multaj regionoj la popolo estis tute kontenta pri la periodo de komunista regado. Estas fakto ke en tiu periodo la loĝantoj de foraj vilaĝoj ĉiam povis aĉeti la plej bezonatajn varojn, ekzemple, sukeron, farunon, salon, alumetojn, sapon, fosilon, du-tri specojn de ŝtofo. Sed nun ili trovis nenion plu. La popolo ne- komprenante la kialon de la krizo volas reveni al la 70-aj jaroj. Ili ne volas sendependecon kaj liberecon sen pano. Ili preferas la malnovan reĝimon kun garantiata manĝaĵo. Pri la nova situacio la komunistoj kulpigas demokratojn kaj islamanojn. La najbaraj ŝtatoj (Uzbekio, Turkmenio, Kirgizio, Kazahio), kies registaroj konsistas el la anoj de iamaj komunistaj partioj, timante la islaman fundamentalismon, helpis al la komunistoj reveni al plena regado. Al ĉiuj ĉefaj postenoj revenis komunistoj kaj ili volas venki ĝis la fino. Post la milito 1992-93 inter sudanoj, kiuj simpatias al komunisma reĝimo, kaj montaranoj, kiuj inklinis al establo de nova muslim-religia ordo, centron okupis sudanoj. La registaro, parlamento kaj estroj de multaj institucioj plej parte konsistas el sudanoj. Sed estis tute klare, ke ni ne revenos al la iama sovetia socia ordo.

Dum la civitana milito 1992-1994 la popolo ege suferis, falinte en mizeron. Estis detruitaj kelkaj urboj en la suda regiono de la lando, masakritaj ĉ. 100 miloj da homoj tute senkulpaj. Tiel venĝis unu la alian ĉefrolantoj de diversaj movadoj. Timante esti mortigitaj, homoj fuĝis al la najbaraj landoj plejparte al Ruslando kaj Afganio. Post kiam la situacio stabiliĝis multaj el ili revenis, sed ne ĉiuj. Ankoraŭ miloj vagadas en Rusio, Uzbekio, Afganio ne havante rajton, loĝlokon, laboron. Ofte ili timas reveni, ĉar povos esti murditaj sangvenĝe. La nuna registaro faras ĉion eblan por helpi al revenantaj fuĝintoj.

Ni parolu iomete pri la lingva problemo. Fakte tiu problemo ne ekzistas nun. En Taĝikio oni uzas la taĝikan, uzbekan, rusan, kirgizan, korean kaj la anglan lingvojn. Dekoj da homoj uzas Esperanton. Dum la Sovetia periodo la rusa estis ŝtata lingvo. ĉiujn dokumentojn oni skribis en la rusa. En kelkaj altlernejoj oni instruis nur en la rusa. Studentoj, kiuj venis el vilaĝoj kaj ne komprenis la rusan devis dum 1-2 jaroj eklerni ĝin. Sciencajn artikolojn oni devis verki en la rusa. Programeroj en radio kaj televido estis elsenditaj en taĝika, uzbeka kaj rusa. ĉirkaŭ 80 elcentoj de la loĝantaro de Duŝanbe (rusoj, hebreoj, koreoj, tataroj, germanoj, uzbekoj kaj taĝikoj) en sia ĉiutaga vivo uzis la rusan. La taĝikoj kaj uzbekoj nur hejme uzis la gepatran lingvon. Eĉ la familinomoj de taĝikoj kaj uzbekoj havas rusan finaĵon. Ekzemple la mia anstataŭ esti 'ŝukri'. Fakte la rusa lingvo fariĝis internacia en Meza Azio kiel iam la latina en Eŭropo.

En la 80-a jaro sciencistoj el Akademio de la sciencoj (historiistoj, filosofoj, filologoj) atentigis pri la problemo. Oni volis tute pace enkonduki la taĝikan en la ĉiutagan oficialan uzadon. Dum la sovetia periodo en ĉiu kunsido, kunveno, mitingo en fabrikoj, uzinoj, institutoj ka aliaj institucioj oni ĉiam uzis la rusan lingvon eĉ se ĉiuj partoprenintoj povis paroli la taĝikan. Se almenaŭ unu ĉeestinto estis ruso, do tiam sen ajna dubo oni parolis nur en la rusa. Rusoj ĉiam diris, ke oni tute ne bezonas lerni la taĝikan aŭ uzbekan, male la taĝikoj kaj uzbekoj devas lerni la rusan por kompreni kion diras moskva radio, kion montras centra televido kaj pri kio informas moskva gazetaro. En Taĝikio estis apartaj mezlernejoj por taĝikoj, uzbekoj kaj rusoj. En la sama tempo en Uzbekio estis nur uzbekaj kaj rusaj mezlernejoj. La loĝantaro de mondfamaj Samarkando kaj Buharao en la ĉiutaga vivo uzas la taĝikan, sed en mezlernejoj kaj altlernejoj - la uzbekan. Dum la periodo de perestrojko kaj disfalo de Sovetio tiu lingva absurdaĵo kaj maljusteco komencis okulfrapi.

Taĝikio fariĝis sendependa. Tuj aperis problemo pri la ŝtata lingvo. Ĉu fiero pri nacio permesos akcepti la rusan kiel la ŝtatan? Certe ne. Des pli, ke la taĝika estante persdevena estas tre riĉa lingvo. Iam Puŝkin, Goethe kaj aliaj mondfamaj poetoj admiris pri la versoj de persdevenaj poetoj. Nuntempaj taĝikoj multon forgesis. Certe antaŭ ĉiu la taĝikaj filologoj estis malkontentaj pri malŝtateco de la lingvo. Diskuto pri la ŝtata lingvo aperis en gazetaro dum la rekonstru-periodo kaj antaŭ la disfalo de Sovetio la taĝika lingvo estis akceptita kiel ŝtata, kvankam la rusparolantoj volis, ke ankaŭ la rusa estu ŝtata. Post politikaj mitingoj de 1990 kaj la milito 1992-93 jaroj rusoj, hebreoj, tataroj, germanoj lasis Taĝikion. En Duŝanbe anstataŭ pli ol 20 rusaj mezlernejoj nun funkcias nur 3. Radio kaj televido draste reduktis elsendon en la rusa. Sed tute vane oni timis pri la ŝtateco de la taĝika. Kvankam ege malmmulte da rusoj restis en Taĝikio, ankaŭ nun la rusa estas ĉie uzata kaj ludas rolon de la ŝtata.

Dum la sovetia periodo en Taĝikio ĉiam ekzistis etnaj problemoj kvankam la komunista ideologio parolis pri la paco kaj amikeco inter la popoloj. Oni povis trovi rusojn, kiuj malamis ĉiujn aliajn naciojn. Taĝikoj malamis uzbekojn. Inter si mem taĝikoj malŝatis unu la aliajn devendepende. Ĉiujn taĝikojn oni povas dividi je 5 grupoj: du orientaj (Pamiro kaj Karategino), suda (Kuljabo, Kurgon-tepa), norda (Hodĵento, Istaravŝano) kaj centro (Duŝanbe, Gissaro). Kiam taĝiko parolas la taĝikan, oni laŭ prononco tuj divenas al kiu grupo li(ŝi) apartenas.

Norda parto (Sogda distrikto) jam en la 60 jaroj de la 19-a jarcento apartenis al Ruslanda imperio. Pro tio estis pli disvolviĝinta industrie kaj agrikulture ol aliaj regionoj. Tiam Centro, Oriento kaj Sudo apartenis al Buhara reĝlando. Tiu reĝlando estis konkerita far de la Ruĝa Armeo. En 1924 la teritorio de Meza Azio estis tute fuŝe kaj malsaĝe distranĉita je 4 respublikoj. De tiam granda parto da turkmenoj loĝas en Uzbekio, uzbekoj kaj kirgizoj - en Taĝikio, taĝikoj - en Uzbekio. Plej verŝajne estroj de la Sovetio speciale tiel faris, ke oni ne atentu pri nacieco kaj nomo de respubliko kaj la rusa lingvo helpante al ĉiuj estu la dua gepatra lingvo. Dum la sovetia periodo la registaro de respubliko ĉiam konsistis el reprezentantoj de la norda regiono. Tio malkontentigis kaj malicigis loĝantaron de aliaj regionoj. Norda dialekto de la lingvo estis akceptita la plej korekta kaj bela. Por ne esti primokata oni devis oficiale ĉiam paroli la nordan dialekton. Loĝantoj de Pamiro parolas dekojn da lingvoj tute malsamajn. Sed estis malpermesata uzi ilin. Oni rajtis paroli la gepatran lingvon nur hejme. Se oni volis esti kleraj, oni devis lerni la taĝikan aŭ la rusan.